homolog/a PVEF
homologa
- 1.
PV
(arkaismo)
(p.p. elementoj de du similaj
figuroj)
Respondaj inter si per la koncerna simileco:
la homologaj lateroj de du similaj plurlateroj estas proporciaj.
- 2.
Laŭ biologia historio samdevena, sed malsama
ĉe plenkreskaj vivaĵoj laŭ iliaj specoj:
la piedoj de kvarpiedulo kaj la naĝiloj de fiŝo estas
homologaj organoj;
ĉiuj fiziologoj agnoskas ke la naĝveziko estas homologa […] al la
pulmoj de la pli superaj vertebraj animaloj
[1];
la Iliocostalis, Longissimus, Tendinoarticularis
kaj Articulospinalis de
krokodiloj estas respektive homologaj al la 4 primitivaj muskolsistemoj L, D1,
D2 kaj D3 de ŝarkoj
[2].
analoga2- 3.
Kies strukturo havas la saman ĥemian formulon kaj la samajn
ĥemiajn ecojn:
homologa serio;
homologaj elementoj.
Rim.:
JED havas ankoraŭ la formon „homologia“.
1.
Charles Darwin, trad. Klivo Lendon: La origino de specioj
2. Seiho Nishi: Ankoraŭfoje pri la ĝenerala diferenciĝo de la trunkomuskolaro ĉe amniotoj
2. Seiho Nishi: Ankoraŭfoje pri la ĝenerala diferenciĝo de la trunkomuskolaro ĉe amniotoj
- angle:
- homologous
- beloruse:
- гамалягічны
- ĉeĥe:
- homologický
- ĉine:
- 同源 [tóngyuán], 类似器官 [lèisìqìguān]
- france:
- homologue
- germane:
- homolog 2. gleichliegend, entsprechend
- greke:
- ομόλογος
- hispane:
- homólogo
- hungare:
- homológ
- itale:
- 1. omologo, omologico 2. omologo 3. omologo
- japane:
- 対応する [たいおうする], 同族の [どうぞくの], 相同の [そうどうの]
- nederlande:
- homoloog
- pole:
- homologiczny
- portugale:
- homólogo
- ruse:
- гомологический, соответственный
- slovake:
- rovnakého pôvodu, súhlasný, zhodný
- ukraine:
- гомологічний, відповідний
homologeco
- Kvalito, propreco de tio, kio estas homologa.
- angle:
- homology
- beloruse:
- гамалёгія
- ĉeĥe:
- homologičnost, shodnost, souhlasnost
- france:
- homologie
- germane:
- Homologie
- hungare:
- homológia
- itale:
- omologia
- japane:
- ホモロジー, 同族 [どうぞく], 相同 [そうどう]
- nederlande:
- homologie
- pole:
- homologiczność
- portugale:
- homologia
- ruse:
- гомология
- slovake:
- homológia, rovnorodosť
- ukraine:
- гомологічність