histogram/o
histogramo

- Diagramo prezentanta oftecdistribuon per apudmetitaj kolonetoj, kies alto montras la oftecon de ĉiu aparta trajtoklaso: ŝajnas laŭ la histogramo, ke nin vizitis multaj unufojaj retkolibroj [1]; histogramo ... de la nematod-ova eligado de ŝajne sanaj sovaĝaj kaj hejmaj bestospecioj [2]; la aĝo-distribuo de la 65 000 „spektoj“ montras klaran dominon de la du plej aĝaj grupoj, kiel videblas en la histogramo [3].
1.
Du Mil Dudek, Notinghama Esperanto-Klubo, 2020-12-31
2. Rüdiger Sachs: Iom da parazitologio, Scienca Revuo 4/2004, p. 212
3. Amri Wandel: Kiel plene ĝui la virtualan Kongreson, groups.io, Esperanto-Landa-Agado, 2021-07-19
2. Rüdiger Sachs: Iom da parazitologio, Scienca Revuo 4/2004, p. 212
3. Amri Wandel: Kiel plene ĝui la virtualan Kongreson, groups.io, Esperanto-Landa-Agado, 2021-07-19
- angle:
- histogram
- beloruse:
- гістаграма
- france:
- histogramme
- germane:
- Histogramm
- ruse:
- гистограмма