10Hindi/o RLN

Hindio

GEOGPOL Hindujo: kalendaroj de Persio, Hindio, Ĉinio [1]; kiam angloj koloniis Hindion, la oficiala lingvo de Hindio fariĝis la angla [2]; la restintaj antikvaj manskribaĵoj pruvas, ke budhismo venis al Tohario (teritorio de la nuntempa Taĝikio) el norda Hindio [3]; detale priskribis la simptomojn de ĥolero kuracistoj el Hindio, kio estas komprenebla, ĉar la hinda duonkontinento estis konstanta ardejo de ĥolero dum kelkaj jarmiloj [4]. SIN:Barato
1. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Frandaĵo por scivolemuloj
2. Monato, Zlatko Tišljar: Unueco kaj diverseco
3. Monato, Dina Newman kaj Firdaŭs Ŝukurov: Budhismo en Taĝikio
4. Monato, Vladimir Lemelev: Antikva, sed ankoraŭ malica gasto
beloruse:
Індыя
bulgare:
Индия
ĉine:
印度 [Yìndù], 天竺 [tiānzhú], 西竺国 [xīzhúguó], 身毒 [yuándú], 印度 [yìndù]
france:
Inde, République de l'Inde
germane:
Indien
itale:
India
pole:
Indie

hindia

1.
GEOG Rilata al Hindio: triatage mi konstatis per miaj instrumentoj, ke mi atingis la linion de la hindia ŝiptrafiko [5]; hindia sendependeco realiĝis sen armiloj, alfrontinte potencegan britan armeon [6].
2.
LIN Rilata al la hindia lingvo: en la hindia oni havas interesan kazosistemon: unu kazo, la rekta, estas uzata same por la subjekto de la frazo kaj por la objekto; la alia, la oblikva, estas uzata antaŭ postpozicioj [7].
Rim.: Pro la konfuzo de la geografia Hindio kaj la aparta hindia lingvo, en iuj okazoj la adjektivo povas rilati ankaŭ al pluraj el la lingvoj iam parolataj en Hindujo: Egbert Richter, religio-sciencisto kaj tradukisto de antikvaj hindiaj skriboj [8].
5. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dudeka Ĉapitro
6. Monato, Michel Marko: Senperforta respondo
7. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 4. Sintakso
8. Monato, Deĉifrado de la paskinsula skribo
germane:
1. indisch 2. Hindi-

10hindia lingvo

LIN La hindarja, sanskritida lingvo parolata en la plej multaj nord- kaj centrhindaj subŝtatoj: nazaleco estas distinga trajto en la vokalaroj de la franca, la portugala, la joruba, la hindia kaj diversaj aliaj lingvoj [9].
angle:
Hindi
france:
Hindi
germane:
Hindi
hinde:
हिन्दी

administraj notoj