hidrant/o PIV1

hidranto

Urba fontano1 destinita al surloka provizado de akvo kontraŭ brulegoj: je du metroj de la fenestro grandformata policisto de severa teniĝo apogis sin al hidranto [1]; elŝprucis akvo kaj ĝi ŝprucis kiel el hidranto [2].
1. O Henry, trad. S. Johansson: Policisto kaj himno, La Ondo de Esperanto, 2002-11 (97)
2. Karel Čapek, trad. Josef Vondroušek: Naŭ fabeloj, Granda polica fabelo, [2002?]
angle:
hydrant
beloruse:
гідрант
ĉine:
消防栓 [xiāofángshuān], 消火栓 [xiāohuǒshuān]
france:
bouche d'incendie, poteau d'incendie, hydrant
germane:
Hydrant
itale:
idrante, pompa antincendio, presa d'acqua
pole:
hydrant
portugale:
hidrante
ruse:
гидрант, пожарный кран
ukraine:
гідрант, пожежний кран

administraj notoj