heterotrof/a PIV1
heterotrofa
Produktanta sian organikan substancon el aliaj organikaj
substancoj:
ĉar C. reinhardi estas laŭcirkonstance heterotrofa,
estas eble krei vivpovajn mutaciitojn, kapablajn kreski nur
per organika nutrado, ĉu en lumo, ĉu en mallumo
[1].
1.
Ralph A. Lewin, A. W. Frenkel:
Difektita Aŭtotrofo de Mutaciita
Chlamydomonas, Plant and Cell Physiol., 1960, 1, p. 327a—330a
- beloruse:
- гетэратрофны
- france:
- hétérotrophe
- ukraine:
- гетеротрофний
heterotrofulo
Vivaĵo, kiu produktas sian organikan substancon
el aliaj organikaj substancoj disponeblaj en la viva medio,
kontraste al aŭtotrofulo:
vivulo, kies nutrado senpere (herbovoranto) aŭ pere
(karnovoranto)
de aliaj heterotrofuloj dependas de la unuavicaj produktantoj
[2].
Rim.:
Iuj tekstoj laŭ la angla uzo rigardas
„heterotrofo“-n
baza vorto por la vivaĵoj:
difektita aŭtotrofo de mutaciita Chlamydomonas
[3].
[ĵv]
2.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro, artikolo konsumanto
3. Ralph A. Lewin, A. W. Frenkel: Difektita Aŭtotrofo de Mutaciita Chlamydomonas, Plant and Cell Physiol., 1960, 1, p. 327a—330a
3. Ralph A. Lewin, A. W. Frenkel: Difektita Aŭtotrofo de Mutaciita Chlamydomonas, Plant and Cell Physiol., 1960, 1, p. 327a—330a
- beloruse:
- гетэратрофны арганізм, гетэратроф
- france:
- organisme hétérotrophe