Herod/o

Herodo

HISBIB Nomo de pluraj anoj de antikva palestina dinastio, i.a.:
1.
Herodo la Granda (73 a.K. - 4 p.K.), reĝo enpostenigita de Romio por Judeo, Galileo kaj Samario: Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la saĝuloj, tre koleris kaj sendinte, li mortigis ĉiujn knabojn en Bet-Leĥem […] havantajn du jarojn aŭ malpli [1].
2.
Herodo Antipas (20 a.K. - 39 p.K.), tetrarĥo de Galileo: Herodo kaj Pilato fariĝis amikoj unu kun la alia en tiu sama tago [2]; mi pruvos per konvinkaj dokumentoj, ke Herodo, la kvaronprinco, estis mia praprapatro [3].
angle:
Herod
beloruse:
Ірад
ĉine:
希律王 [xīlüwáng], 黑落德 [Hēiluòdé], 大希律王 [dàxīlüwáng]
france:
Hérode
germane:
Herodes
japane:
ヘロデ
nederlande:
Herodes
ruse:
Ирод
ukraine:
Ірод

administraj notoj