helikriz/o PV

helikrizo

BOT Vegetaĵoj vivantaj en la varmaj landoj de la Malnova Mondo, kies floroj ofte seke konserviĝas ne perdante la koloron; genro el familio asteracoj (Helichrysum): li ... metis helikrizon en la bukedon, kiun li ĵetis sur la kapkusenon de Vera [1].
1. A. de Villiers de l'Isle Adam, trad. J. Vincent: Vera, 1991
beloruse:
грымотнік, цьмен
ĉeĥe:
smil písečný
france:
immortelle (fleur)
germane:
Strohblume
hungare:
szalmagyopár
itale:
elicriso
japane:
ムギワラギク, ヘリクリサム
latinece:
Helichrysum
nederlande:
strobloem, immortel
perse:
گل بی‌مرگ، گل خشک
portugale:
helicriso
ruse:
бессмертник
slovake:
slamiha piesočná
ukraine:
цмин, безсмертник

administraj notoj