hadis/o, hadit/o NePiv
hadiso, hadito
Raporto pri diroj kaj faroj de la profeto Mohamedo, parto de la sunao: sur la randoj de la tomboŝtono videblas […] instruaj sentencoj pri la agoj kaj eldiroj de profeto Mohameto (hadisoj) [1]; „Je la flanko de la profeto“, verko en Esperanto, kiu parte traktas pri hadisoj [2]; Al-Azhar instruas […] la islaman scion, kies koro estas la Korano, same kiel ĉion, kio al ĝi rilatas koncerne interpreto-metodojn, jurisprudencon, haditojn, lingvon kaj gramatikon [3]; haditoj estis transdonitaj dum generacioj [4].
Rim.: La esperantigo „hadiso“ estas preferinda, ĉar ĝuste tiel (hadis) asimilas la vorton la gravaj nacioj islamaj, en kies lingvoj samkiel en Esperanto mankas la sono [θ] (turka, uzbeka, tatara, bosna, la indoneziaj ...) kaj la lingvoj kiuj multe kontaktis kun la islamanaj (la bulgara, rusa, pola ...). [Sergio Pokrovskij]
1.
A. Ionesov: Perlo ĉe la Silka Vojo, Monato, jaro 2006a, numero 8-9a, p. 20a
2. Monato, Gerrit Berveling: Islama universitato rekonita, 2011
3. E. W. Said, trad. J. Hasbun: La araba lingvo..., le Monde diplomatique, 2004-08
4. Vikipedio, artikolo „sunao“, 2005-01-31
2. Monato, Gerrit Berveling: Islama universitato rekonita, 2011
3. E. W. Said, trad. J. Hasbun: La araba lingvo..., le Monde diplomatique, 2004-08
4. Vikipedio, artikolo „sunao“, 2005-01-31
- angle:
- hadith
- beloruse:
- хадыс
- bulgare:
- хадис
- ĉeĥe:
- hadíth
- ĉine:
- 圣训 [shèngxùn]
- france:
- hadith
- germane:
- Hadith
- hungare:
- hadisz
- indonezie:
- hadis, hadits
- itale:
- hadith
- katalune:
- hadit
- perse:
- حدیث
- pole:
- hadis
- portugale:
- hadith
- ruse:
- хадис
- slovake:
- hadíth
- turke:
- hadis
- ukraine:
- гадит