guzl/o PV

guzlo

MUZ Malgranda unu- aŭ dukorda kordinstrumento uzata ĉe kelkaj slavaj popoloj: unu el la […] popolrakontoj […], kiujn la popolaj orientaj poetoj kantas en akompano de la sonoj de la guzlo, sidante apud la pordoj de la kafejoj de Bagdado [1]; el profunda poŝo de sia griza kitelo la montenegrano eltiras guzlon, mizeraspektan kaj malgrandan kvazaŭ manplato, kaj mallongan arĉon [2].

guzloj de Balkano
CC BY-SA 4.0  [3]
1. C. Bachiller, trad. J. Heinlein Ferreira: La Naskiĝo de la Tabako, en: Fundamenta Krestomatio, 1904
2. I. Andrić, trad. A. Sekelj: La ponto super Drino, 2018
3. Orjen, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Balkan_Gusle_with_Capricorn.JPG
beloruse:
гусьлі
ĉeĥe:
gusle
france:
guzla
germane:
Gusla
hungare:
guzlica
itale:
gusla, gusle
japane:
グスラ
katalune:
gusla
nederlande:
gusla
portugale:
guzla
ruse:
гусли
slovake:
gusle
ukraine:
гусла, гуслі

administraj notoj

pri ~o:
    En leksikonoj mi trovas „guzla“ aŭ „gusle“, unukorda violoneto
    tipa de Dalmatio, responda al la difino. Mi trovas ankaŭ „gusli“,
    ia rusa citro, kiun probable celas iuj el la nunaj tradukoj.
    Ne estas klare, kiun specon aludas la ekzemplo el la Fundamenta
    Krestomatio.
    [ĵv]
  
~o: Mankas verkindiko en fonto.