Gotenburg/o

Gotenburgo

GEOG
Universitata havenurbo en Svedujo, ĉ. 230 km norde de Kopenhago: mi tamen adresas tiajn „leterojn“ al […] ŝia onklino en Gotenburgo KKr ; venis karto el Gotenburgo ViV ; SAT kunlaboras, surbaze de la Gotenburga Konvencio, kun Laboristaj Esperanto-Asocioj en Britio, Danlando, franclingvaj kaj germanlingvaj regionoj, Nederlando, Svedio, Jugoslavio EeP ; ni povas esti certaj, ke en Gotenburgo la Universala Kongreso prezentos denove la kutiman bildon de superpezo de l' generacio de grizuloj, ĉar Svedio estas tipa industria lando [1].
1. Monato, Stefan Maul: Griziĝanta mondo, 2003
angle:
 Gothenburg
france:
 Göteborg
germane:
 Göteborg

administraj notoj