Golem/o
Golemo
- Laŭ juda legendo, argila viro, vivigita de praga rabeno Jehuda Löw: post longa serĉado [li] trovis mirindan formulon, li metis ĝin en la bruston de sia kreaĵo, en la lokon, kie en vivaj korpoj batas la koro — kaj la figuro ekmovis sin — la Golemo estis kreita [1]; Golemo laboris por du […] kaj ĝi ne manĝis, nek trinkis kaj bezonis nek ripozon nek respiron [2]; iufoje la Golemo tamen freneziĝis, kaj terurigis la judojn per sia supernatura forto [3].
1.
Lidja Zamenhof: La Golemo
2. Alois Jirásek, trad. Josef Vondroušek: Malnovaj Mitoj Ĉeĥaj, El Juda Urbo
3. Mauro Nervi: Kafka en Prago, Scienca Revuo, n-ro 47, 1996/2, p. 6
2. Alois Jirásek, trad. Josef Vondroušek: Malnovaj Mitoj Ĉeĥaj, El Juda Urbo
3. Mauro Nervi: Kafka en Prago, Scienca Revuo, n-ro 47, 1996/2, p. 6
- angle:
- Golem
- beloruse:
- Голем
- france:
- Golem
- germane:
- Golem
- ruse:
- Голем