glicine/o PV , glicini/o PVEF

glicineo, glicinio

BOT Visterio, azia ornamplanto: densa verdfolia grimpaĵo kun pluvoblovita glicineo formis la eksteran muron [1]; [mi] iris iom febre al la domo glicinee tapetita [2]; zono estis el ledo kaj ĉe ĝi pendiĝis bastonsimila glavo, arko ŝajnis el dika kruda branĉo de glicinio, nek lakita, nek polurita [3]; sur benko, ĉe la pordo, kiun floranta glicinio ombras, sidis la saĝulo [4].
Rim.: Ne konfuzu kun glicino (genro de sojo).
Rim.: Sekvante sciencan apartigon de parencaj specioj en la genrojn Glycine kaj Wisteria, PIV1 alinomis tiun ornamplanton visterio.
1. Ethel Turner, trad. Ruth McGrath: Sep Junaj Aŭstralianoj
2. Sinjorino Planŝonet, Literatura mondo, n-ro 3a, apr. 1935
3. Natume-Sōseki, trad. Eskulapida Klubo: Sonĝoj En Dek Noktoj, La kvina nokto
4. La Mirinda Spegulo, Belga esperantisto, n-ro 147 (maj 1927)
beloruse:
гліцынія
ĉine:
藤萝 [téngluó]
germane:
Glyzine, Blauregen, Glyzinie
nederlande:
blauweregen
ruse:
глициния

administraj notoj