galvan/a JED
galvana
- Rilata al ĥemie produktata elektro; rilata al kontinua kurento: galvana elektro, kurento, efiko; oni metas en la lampon metalan platon, nomatan „anodo“, konektas ĝin kun la pozitiva borno de galvana baterio (aro de galvanaj elementoj), kies negativa borno estas konektita kun la filamento [1]; en la jaro 1836 la galvana telegrafo estis jam tiel prilaborita, dank' al la eltrovo de elektomagnetismo [2]; vi trovas por ĝi ŝatanton, kiu ankoraŭ dum via vivo volas pagi la postlason de tiu X, de tiu galvana forto aŭ polariza aganto — aŭ kio ajn tiu freneza aĵo estas onidire [3]. elektroĥemia, galvanismo
1.
Eŭgeno Aisberg: Mi Komprenas Fine La Radion, 2. Inĝeniero Radiulo klarigas la transiron de elektronoj en radio-lampo
2. N. Borovko: Analogioj VII, La Esperantisto 1889-1895, p. 26
3. Adelberto De Chamisso, trad Eugen Wüster: La mirinda historio de Petro Schlemihl, V.
2. N. Borovko: Analogioj VII, La Esperantisto 1889-1895, p. 26
3. Adelberto De Chamisso, trad Eugen Wüster: La mirinda historio de Petro Schlemihl, V.
- angle:
- galvanic
- beloruse:
- гальванічны
- ĉeĥe:
- galvanický
- france:
- galvanique
- germane:
- galvanisch
- greke:
- γαλβανικός
- hispane:
- galvánico
- hungare:
- galván-, galvanikus
- japane:
- ガルバーニ電気の [ガルバーニでんきの], 直流電気の [ちょくりゅうでんきの]
- katalune:
- galvànic
- nederlande:
- galvanisch
- pole:
- galwaniczny
- portugale:
- galvânico
- ruse:
- гальванический
- slovake:
- galvanický
galvanaĵo
- Galvana kliŝo reproduktita reliefe per galvanoplastiko. elektrotipio
- beloruse:
- гальвана, друкарскае клішэ
- ĉine:
- 图版 [túbǎn], 印刷版 [yìnshuàbǎn], 版 [bǎn]
- france:
- galvano, galvanotype
- germane:
- Galvano (Druckplatte)
- hungare:
- galvanotípia (termék)
- katalune:
- galvanotip
- ruse:
- гальвано, гальванопластическое клише