flaŭr/o SPV
flaŭro
(malofte)
- 1.
- Vegetaĵaro1: sur la sudaj deklivoj depende de alteco la flaŭro ege ŝanĝiĝas [1].
- 2.
-
Speciaro de bakterioj vivantaj en komuna loko, ekz. regiono de korpo:
haŭtflaŭro, intestflaŭro;
tiuj ĉi brunruĝaj bierspecoj estas la rezulto de
unika procedo de miksita fermentado ―
kombino de alta fermentado kaj bakteria flaŭro
[2].
Rim.:Tiu ĉi uzo de la termino devenas el historia, sed ne plu aktuala, klasifikado de bakterioj kiel plantoj.
- 3.
- Kataloga verko priskribanta la vegetaĵaron de regiono: Rafinesk (Rafinesque), en sia „Nova Flaŭro de Norda Ameriko“ ... skribis ĉi tiel: „Ĉiuj specioj eble iam estis variaĵoj“ [3].
1.
Vikipedio,
Krimea montaro, 2012-08-18
2. Monato, Lode van de Velde: Bierlando Belgio
3. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, antaŭparolo
2. Monato, Lode van de Velde: Bierlando Belgio
3. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, antaŭparolo
- angle:
- flora
- beloruse:
- флёра, расьліннасьць
- ĉine:
- 植物群 [zhíwùqún], 花神 [huāshén], 植物区系 [zhíwùqūxì], 福罗拉 [fúluólā]
- france:
- flore
- germane:
- Flora, Pflanzenwelt
- hungare:
- flóra, növényzet, növényvilág
- nederlande:
- flora
- portugale:
- flora
- ruse:
- флора, растительность
- ukraine:
- флора, рослинність