fantasmagori/o PV

fantasmagorio

1.
KINBELA Projekciado de iluziaj bildoj, origine per optikaj rimedoj, sed pli larĝasence ankaŭ per aliaj, ekz. psiĥaj, rimedoj: la entrepreno kapablis ankaŭ amasprodukti magiajn lanternojn por uzado en fantasmagorio [1]; oni atendis […] revolucion de maŝinoj kiel la fantasmagorion de Frankenstein en 1818, kiam la maŝinoj tamen obeis al la homoj, eĉ se ili brutigis laboristojn [2]; por alilandanoj kaj malpliaĝuloj, la priskribita vivo povas ŝajni nekredebla fantasmagorio [3]; (figure) disbloviĝu fantasmagorio reganta nian patrujon [4].
2.
MED Arbitra serio de asociitaj, nerealaj bildoj kiel en sonĝo aŭ en febro.
angle:
phantasmagoria
beloruse:
фантасмагорыя
ĉeĥe:
kouzlo, přelud, vidina
ĉine:
1. 幻影 [huànyǐng], 幻景 [huànjǐng], 幻象 [huànxiàng]
france:
fantasmagorie
germane:
1. Phantasmagorie, Truggebilde, Blendwerk
hungare:
1. varázstükör, fantazmagória, szemfényvesztés
japane:
魔術幻灯 [まじゅつげんとう], 幻影 [げんえい], 夢幻的光景 [ゆめまぼろしてきこうけい]
nederlande:
fantasmagorie
pole:
1. fantasmagoria
portugale:
1. fantasmagoria, quimera (fig.), miragem (fig.)
ruse:
фантасмагория
slovake:
kúzlo, prelud, vidina
ukraine:
фантасмагорія

administraj notoj