10etrusk/o PIV1

10etrusko

Ano de popolo reginta norditalajn urbojn precipe en Toskanio kaj Pado-valo inter 700 kaj 300 a. K., kontribuinta al la roma kulturo: la helenoj kredis, ke Lydos kaj Tyrrhenos (prapatroj respektive de la lidoj kaj de la etruskoj) fratis [1]; longe antaŭ [slavoj] loĝis sur la tieaj teritorioj iliraj gentoj, same etruskoj kaj aliaj antikvaj popoloj [2].
angle:
Etruscan
beloruse:
этруск
ĉeĥe:
Etrusk
france:
Étrusque (subst.)
germane:
Etrusker
hungare:
etruszk
japane:
エトルリア人 [エトルリアじん]
pole:
Etrusk
portugale:
etrusco
ruse:
этруск
slovake:
Etrusk
ukraine:
етруск

10etruska

Rilata al la etruskoj: la etruska idiomo ne estas hindeŭropa lingvo [3]; en Sicilio oni parolis la grekan lingvon de tipo doria kaj la komunan koinê, […] norde de Romo oni trovis la etruskan [4].
3. G. Gimelli: Etruska lingvo: ĉu daŭra mistero?, Literatura Foiro, jaro 1986a, numero 95a, p. 12-14a
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
angle:
Etruscan
beloruse:
этрускі
france:
étrusque (adj.)
germane:
etruskisch
hungare:
etruszk
pole:
etruski
portugale:
etrusco
ruse:
этрусский
ukraine:
етруський

10Etruskujo

HIS
Regiono sur la Apenina Duoninsulo inter la riveroj Arno kaj Tibero, kiun regis la etruskoj en la 1-a jm a.K.
angle:
Etruria
france:
Étrurie
germane:
Etrurien, Tuszien
ruse:
Этрурия

administraj notoj

E~ujo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.