ergonomi/o PIV2

ergonomio

TEK Studo de plej bona kunfunkciado de iloj kaj homoj por plej efika, sekura, komforta agado: ergonomio kaj formigo de produktoj [1]. VD:dizajno, funkciismo
Rim.: Alia esperantigo: ergonomiko: „Enkonduko al ergonomiko kaj nuna scienca teorio pri la kaŭzoj de akcidentoj“ [2].
1. H. G. Frank, H. W. Franke: Informaciestetiko, Institut für Kybernetik, 1997
2. A. Lewanderska-Quednau: SUS 18, 1997
angle:
ergonomics
beloruse:
эрганоміка
bulgare:
ергономика
ĉeĥe:
ergonomie
ĉine:
人因工程学 [rényīngōngchéngxué], 人机工程学 [rénjīgōngchéngxué], 人体工程学 [réntǐgōngchéngxué]
france:
ergonomie
germane:
Ergonomie
hispane:
ergonomía
hungare:
ergonómia
itale:
ergonomia
nederlande:
ergonomie
pole:
ergonomia
portugale:
ergonomia
slovake:
ergonómia
ukraine:
ергономіка, ергономія

ergonomia

Farita laŭ ergonomio, oportuna, efika por sia funkcio: [la legilo] taŭgas por leĝeraj industriaj medioj, kiel poŝtaj aplikoj, danke al ... ergonomia fasonado kaj malgranda pezo [3].
3. ABC-Pack: Legilo LynxTM D402, Enujiga maŝinaro, 2004-05
angle:
ergonomic
beloruse:
эрганамічны
ĉine:
符合人体工程学 [fúhéréntǐgōngchéngxué], 人类工程学 [rénlèigōngchéngxué], 符合人类工程学设计 [fúhérénlèigōngchéngxuéshèjì]
france:
ergonomique
germane:
ergonomisch
hispane:
ergonómico
hungare:
ergonómikus
itale:
ergonomico
nederlande:
ergonomisch
pole:
ergonomiczny
portugale:
ergonômico

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.