erekt/a
erekta
Malmola kaj ŝvelinta pro sangalfluo (precipe pri peniso aŭ klitoro): la pentristo prezentis grandegajn virajn generilojn (duon-erektan penison kaj testikojn) [1].
1.
K. A. Efetov: La ŝoka mistero de la Siksta kapelo, „Kontakto“, n-ro 228 (2008:06). P. 9a
- angle:
- erect
- ĉeĥe:
- ztopořený
- france:
- érectile
- pole:
- wyprostowany
- ruse:
- эрегированный
- slovake:
- stoporený
- ukraine:
- ерегований
erekto, erektiĝo
La stato de organo kiu iĝas aŭ estas erekta: estis nenia korpa indiko, nature; nenia erekto aŭ io tia [2].
2.
John WAIN, tr. Marjorie BOULTON: Sinjoreto Rikardo, La nica literatura revuo 7:3 (n-ro 39)
- angle:
- erection
- france:
- érection
- hebree:
- זִקפָּה
- pole:
- erekcja
- rumane:
- erecție
- ruse:
- эрекция
- ukraine:
- ерекція
erektiĝi
Iĝi erekta: la kresto de koko erektiĝas PIV2 .
- france:
- entrer en érection
- hebree:
- להזדקף
- pole:
- prostować się
- ruse:
- эрегировать
- ukraine:
- ерегувати, випрямлятися