empori/o PIV1
emporio
-
En la antikva mondo, komerca loko,
precipe ĉe haveno mara aŭ rivera:
la loko de Tanais estis okupita longe antaŭ ol la grekaj
milezianoj fondis emporion (vendoplacon, komercan
stacion) tie
[1];
de militista posteno, la loko transformiĝis al unu el la
plej grandaj emporioj de tiu epoko, pro sia favora
geografia situo [ĉe] la Adriatika maro
[2].
faktorio
- angle:
- emporium
- germane:
- Emporion, Freihafen
- latinece:
- emporium
- malnovgreke:
- ἐμπόριον
- ruse:
- эмпорий, эмпория
- ukraine:
- торгове місто