ekzot/a PV , ekzotik/a PV

ekzota, ekzotika

Interesa, surpriza pro fremdeco kaj deveno el tre malproksima lando: tiel foje gustas nekonataj, ekzotaj pladoj, necesas tempo por ekfrandi [1]; oni konstante aŭdis mencion pri ekzotaj kaj apenaŭ konataj loko [2]; malmulte da legantoj de Monato ambicias lerni aŭ uzi la plej ekzotajn lingvojn [3]; ekzotikaj arboj troviĝas en la herbaro [4]; la eŭropanoj plu esploras la plaĉan guston de ekzotikaj spicaĵoj [5]; por multaj homoj loĝantaj sude de Svedio, la nomoj Pär Lagerkvist, Eyvind Johnson kaj Harry Martinson ne nur estas ekzotikaj, sed tute nekonataj [6].
1. Paul Gubbins: Supeo frandinda, Monato, 1998/03, p. 19
2. Garbhan MacAoidh: Sutroj kaj saŭdadoj, Monato, 2000/12, p. 25
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Internacia fonetika alfabeto, 2003
4. Máire NicAoidh: Ĝardenumi, Monato, 2000/04, p. 20
5. Monato, Vera Barandovská-Frank: Nepalo tra eŭropaj okuloj, 2004
6. Franz-Georg Rössler: Kion aludas la flava koloro? (Hjalmar Söderberg, La kiso kaj dek tri aliaj noveloj), Monato, 1997/02, p. 23
angle:
exotic
beloruse:
экзатычны
ĉeĥe:
cizokrajný, exotický
ĉine:
异国 [yìguó], 外來品種 [wàiláipǐnzhǒng], 异国风情 [yìguófēngqíng], 异国情调 [yìguóqíngdiào], 异 [yì]
france:
exotique
germane:
exotisch, fremdartig, fremdländisch
hebree:
אקזוטי
hispane:
exótico
japane:
異国産の [いこくさんの], 異国風の [いこくかぜの]
katalune:
exòtic
nederlande:
exotisch, uitheems
pole:
egzotyczny
portugale:
exótico, estrangeiro
ruse:
экзотический, диковинный
slovake:
exotický, z ďalekých krajov
tibete:
ཡ་མཚན་པོ་
ukraine:
екзотичний, дивовижний

ekzoto, ekzotiko, ekzoteco

Loga, interesa aspekto de reale aŭ supoze ekzota aĵo: Vilnius devus revigligi sian aŭtentikan historian heredaĵon kaj estigi litovan „ekzotikon“ [7]; ŝi ja ornamas sin per skota ekzotikeco, sed vivas en Berlino [8].
7. Last: Vilnius serĉas „ekzotikon“, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 20a
8. Monato, Rössler Franz-Georg: Skulptaĵoj kantataj, 2011
angle:
exoticness
beloruse:
экзотыка
ĉeĥe:
exotika, exotičnost
ĉine:
外來性 [wàiláixìng]
france:
exotisme (caractère exotique)
germane:
Exotik, Fremdartigkeit
katalune:
peculiaritat, exotisme
nederlande:
exotisme
pole:
egzotyka
slovake:
exotickosť
ukraine:
екзотика

ekzotaĵo, ekzotikaĵo

Aĵo aŭ moro de malproksima deveno, fremda, surpriza en la normala medio: partoprenintoj en la Universala Kongreso en Jokohamo certe rimarkis, inter multaj ekzotaĵoj, kelkajn strangaĵojn, ekzemple veturadon sur la maldekstra flanko [9]; minoritataj lingvoj […] transformitaj en ekzotikaĵojn, forajn eĥojn de pasinteco [10].
angle:
exotic
beloruse:
экзатычная рэч
france:
objet exotique
germane:
Exotisches, Fremdartiges
katalune:
raresa, cosa singular
nederlande:
iets exotisch, iets uitheems
pole:
egzotyk
ukraine:
екзот

ekzotismo

BELABELE Inklino al ekzotaĵoj, kolektado, enpreno de fremdaĵoj en propran medion aŭ verkon: la ekzotismo […] devenas [de] la kono de la pentristo pri Hispanio, Maroko kaj Oriento [11]; oni povus paroli pri aventuremo, ekzotismo kaj la deziro pliriĉiĝi [12].
france:
exotisme (recherche de l'exotique)
germane:
Exotismus
japane:
異国情緒 [いこくじょうちょ]
ukraine:
екзотизм

administraj notoj