eksterpol/i PVEF
                  [1],
               ekstrapol/i SPV
                  
            
               eksterpoli,
                  ekstrapoli
               
               
                  
                     (tr)
                        
                        - 
                              (funkcion)
                              Aproksimi ĝin ekster la intervalo entenanta la jam konatajn
                              valorojn per funkcio konstruita surbaze de tiuj konataj valoroj:
                              
                                 mezurado de la televid-spektantaro baze ne malsamas al aliaj statistikaj
                                 esploroj: oni elektas muestron, analizas ĝin kaj el ties konduto eksterpolas la
                                 agadon de la tuta populacio
                                 [2];
                                 
                              
                                 studo bazita je ekstrapolo de pezo sole el tri plej grandaj ostoj de
                                 reprezentantoj de genro de Indricotherium signas, ke tiuj ĉi mamuloj povis
                                 pezi eĉ 20 – 30 tunojn
                                 [3].
                                 
                               interpoli interpoliRim.:
                                 La  termino „eksterpoli“ aperas en ĉiuj niaj fontoj (konantaj la
                                 nocion) malgraŭ la kripligo, kiun ĝi prezentas rilate
                                 la internacian radikon „ekstrapol“, tamen aperanta
                                 ĉi-sence en PIV1. La paralelo kun
                                 „interpoli“ evidentas kaj instigis kelkajn malderivi
                                 verbon
                                 „poli“, kiun eblus difini kiel „aproksimi nekonatan
                                 funkcion
                                 per funkcio konstruita surbaze de iuj konataj valoroj de la
                                 aproksimota
                                 funkcio“. Ni konsideras, ke ĉi-lasta vorto estas senutila,
                                 sed, pli grave, ke la preciza senco de „eksterpoli“ kaj
                                 „interpoli“ ne evidente deriviĝas de la senco de la
                                 vortpartoj. Do tiuj du terminoj prefere restu parencaj nur
                                 etimologie.
                                  
                        - angle:
- extrapolate 
                        
- beloruse:
- экстрапаляваць 
                        
- ĉeĥe:
- extrapolovat 
                        
- ĉine:
- 推算 [tuīsuàn] 
                        
- france:
- extrapoler 
                        
- germane:
- extrapolieren 
                        
- hispane:
- extrapolar 
                        
- hungare:
- extrapolál 
                        
- japane:
- 補外する [ほがいする], 外挿する [がいそうする] 
                        
- nederlande:
- extrapoleren 
                        
- perse:
- برونیابی کردن 
                        
- pole:
- ekstrapolować 
                        
- portugale:
- extrapolar 
                        
- ruse:
- экстраполировать 
                        
- slovake:
- extrapolovať 
                        
- ukraine:
- екстраполювати