eklektik/a Z PV

eklektika

Libere elektanta elementojn de diversaj fontoj, de diversaj devenoj por la propra uzo: ni estas por pedagogio eklektika, kiu scipovas trovi inspiron el diversaj praktikoj kaj metodologiaj skoloj [1].
a)
ARKI De konstrua kaj dekoracia stilo miksanta influojn el diversaj lokoj kaj epokoj; ekzemple tia stilo eŭropa el la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj: la „rajtigilo“ de Maria Terezo donis impulson al tiu ĉi konstruado laŭ la stiloj novklasika, novbizanca, novgotika, eklektika, florstila ekde la fino de la 18a ĝis la komenco de la 20a jarcentoj [2].
b)
FIL Elektanta el diversaj sistemoj la opiniojn, kiuj ŝajnas plej oportunaj aŭ plej veraj por elfari sian propran sistemon. eklektikulo.
1. Ins'eo: Pedagogia ĉarto, [vidita en 2018]
2. [IFEF]: Triesto historie, [2009]
angle:
eclectic
beloruse:
эклектычны
france:
éclectique (adj.) ~ulo: éclectique (subst.) .
germane:
1.b eklektisch
hungare:
ekletikus
japane:
取捨選択する [しゅしゃせんたくする], 良いとこどりの [よいとこどりの], 折衷的な [せっちゅうてきな]
katalune:
eclèctic (adj.) ~ulo: eclèctic (subst.).
nederlande:
1.b eclectisch
pole:
eklektyczny 1.b eklektyczny
portugale:
eclético
ruse:
эклектический
ukraine:
еклектичний

eklektikismo

FIL Sistemo de la eklektikuloj, ekzamenanta la opiniojn de diversaj skoloj kaj ilin akceptanta aŭ malakceptanta.
VD:sinkretismo
angle:
eclecticism
beloruse:
эклектыка, эклектызм
ĉeĥe:
eklekticizmus, eklektizmus
france:
éclectisme
germane:
Eklektizismus
hebree:
אקלקטיות, לקטנות
hungare:
eklekticizmus
japane:
折衷主義 [せっちゅうしゅぎ]
katalune:
eclecticisme
nederlande:
eclectisme
pole:
eklektyzm
ruse:
эклектика, эклектизм
slovake:
eklektizmus

administraj notoj