Edip/o
Edipo
- Figuro de la helena mitologio, kiu senscie mortigis sian patron Lajo, reĝo de Tebo kaj edziĝis al sia patrino: ŝafisto savis la bebon, kaj ĝin adoptis regiona gereĝa paro, sed la bebo, Edipo, malgraŭ onidiraj aludoj, nenion sciis pri sia origino [1]; la plej famaj tragedioj de Sofoklo aperigas la rolulojn de Edipo kaj de Antigona [2]. edipa komplekso
- angle:
- Oedipus
- beloruse:
- Эдып
- ĉine:
- 俄狄浦斯 [édípǔsī]
- germane:
- Ödipus
- japane:
- オイディプス, エディプス
- malnovgreke:
- Οἰδίπους
- ukraine:
- Едіп