1Eden/o
Edeno
- 1.
- Plezurplena ĝardeno kie, laŭ la Biblio, Dio loĝigis Adamon kaj Evon: ŝajnas al mi, ke mi estas en Edeno, kaj ĝuas tiel viglan internan plezuron, kiel se mi estus la plej feliĉa el la mortemuloj [1]; la Eternulo eligis lin el la Edena ĝardeno [2]; ĉiuj Edenaj arboj, kiuj estas en la ĝardeno de Dio, enviis ĝin [3].
- 2.
- (figure) Plezurplena loko: grandaj foliokreskaĵoj sur la ambaŭ flankoj de la instrumento formigis vere tropikan laŭbon en tiu ĉi malgranda Edeno de la sinjorino FK ; Samarkando! eĉ mencio de tiu nomo elvokas misteron, […] oni nomis la urbon […] „Edeno de l' antikva Oriento“ [4].
1.
Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Oka promenado
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:23
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 31:9
4. Monato, Anatoli Ionesov: Perlo ĉe la Silka Vojo, 2006
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:23
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 31:9
4. Monato, Anatoli Ionesov: Perlo ĉe la Silka Vojo, 2006
- angle:
- 1. Eden 2. paradise
- beloruse:
- 1. Эдэм, Рай, Райскі сад 2. рай, парадыз
- ĉeĥe:
- eden, ráj
- ĉine:
- 1. 伊甸园 [yīdiànyuán], 安乐土 [ānlètǔ]
- france:
- 1. Éden, jardin d'Éden, Paradis terrestre ~a: édénique. 2. éden, paradis
- germane:
- 1. Eden, Paradiesgarten 2. Paradies
- hispane:
- 1. Edén 2. edeén
- hungare:
- 1. Paradicsom, Éden kertje (Biblia) 2. földi paradicsom, éden(kert)
- japane:
- エデン, 楽園 [らくえん]
- katalune:
- 1. Edèn 2. edèn
- nederlande:
- 1. Hof van Eden, Paradijs 2. paradijs
- perse:
- 1. عدن 2. بهشت، عدن
- pole:
- 1. Eden, raj 2. raj
- portugale:
- 1. Éden, Paraíso 2. éden, paraíso
- ruse:
- рай, эдем, райские кущи 1. рай, эдем
- slovake:
- raj
- svede:
- 1. Eden 2. paradis
- ukraine:
- Едем