Doneck/o

Donecko

GEOG
Urbo en la oriento de Ukrainujo, ĉ. 600 km sudoriente de Kievo: la lando enhavas 454 urbojn, el kiuj kvin – Kievo, Harkivo, Dnipropetrovsko, Odeso kaj Donecko – estas loĝataj de po pli ol miliono da homoj [1]; la internaj tensioj disvolviĝis en militon inter la centra armeo de Kievo kaj la ribeluloj ĉirkaŭ Donecko [2].
1. Monato, Viktor Pajuk: Ankoraŭ ne trifingraj ..., 2003/10, p. 10
2. Monato, Gerrit Berveling: Kiel senkulpe trafi mezen de fratbuĉa milito, 2014/12, p. 5
angle:
Donetsk
beloruse:
Данецк
ĉine:
頓涅茨克市 [dùnniècíkèshì], 頓涅茨克 [dùnniècíkè]
france:
Donetsk
germane:
Donezk
nederlande:
Donetsk
ruse:
Донецк
ukraine:
Донецьк

administraj notoj