dojen/o PIV1

dojeno

(malofte)
Plejaĝulo:
a)
Plej longserva ambasadoro en iu lando: kiel dojeno de tiu diplomataro funkcias vice la plej longserva akreditita ambasadoro en Romo [1].
b)
Homo plej aĝa en grupo, eble ricevanta apartan aŭtoritaton aŭ honoron pro tio: festis la okdekan datrevenon la dojeno de la Akademio de Esperanto, Johan H. Rosbach [2].
c)
Homo plej longatempa en sia ofico aŭ servo kompare kun kolegoj: la membro kiu esperantistiĝis plej frue estas la dojeno de VEK [3].
angle:
 doyen
beloruse:
 дуаен
ĉeĥe:
 doyen, služebně nejstarší člen
france:
 doyen (d'âge)
germane:
 Ältester 1.a Doyen 1.b Alterspräsident 1.c Dienstältester
itale:
 decano
pole:
 nestor, senior
slovake:
 doyen
ukraine:
 найстарший (ім.), старійшина, дуайєн, дойєн

administraj notoj