diversi/i

diversii

MIL Deatentigi, per atako logi malamikon al malpli grava loko: edukisto de diversia grupo [1]; en montaro la teroristoj formis diversiajn grupojn kaj aranĝis novajn bazojn [2]. SIN:deviigi
1. L. Lukina, E. Lukin, trad. J. Finkel: La misiistoj, parto 4a
2. Vikipedio, Terorisma atako en Beslano
beloruse:
учыняць дывэрсію
ĉine:
使轉向 [shǐzhuǎnxiàng], 引 [yǐn]
france:
faire diversion
germane:
ablenken
ukraine:
учиняти диверсію

diversio NePiv

MIL Ago diversii, manovro por diversii: partizanoj kaj kaŝrezistantoj, per aktiva agado altiris al si grandaj militaj fortoj de kontraŭulo, faris multajn diversiojn [3]; ĉefa taktiko estis subitaj atakoj de malgrandaj partizanaj trupoj kun postaj retiriĝoj, kaj diversioj en komunikiloj [4].
3. Vikipedio, Batalo ĉe Kursko, 2008-09-07
4. Vikipedio, Fronto de Liberigo de la Oromoj
beloruse:
дывэрсія
ĉine:
障眼法 [zhàngyǎnfǎ], 声东击西 [shēngdōngjīxī], 佯攻 [yánggōng]
france:
diversion (militaire)
germane:
Ablenkungsmanöver, Täuschungsmanöver
itale:
diversivo
perse:
عملیات انحرافی
pole:
dywersja
ukraine:
диверсія

administraj notoj