deltoid/o

deltoido

1.
ANA Muskolo levanta la brakon.
2.
MAT[1] Kvarlatero, posedanta du parojn de egalaj sinsekvaj lateroj: la diagonaloj de deltoido estas ortaj kaj la figuro estas simetria rilate al almenaŭ unu el la diagonaloj; kajto, aŭ deltoido, estas kvarlatero kun du paroj de kongruaj najbaraj lateroj, en kontrasto al paralelogramo, kie la kongruaj lateroj estas kontraŭaj [2].
Rim.: Naciaj lingvoj foje konas alian signifon, nome hipocikloido, la radiusoj de kies du difinantaj cirkloj havas rilaton 3.
angle:
1. deltoid 2. deltoid, kite
beloruse:
1. дэльтаватая цягліца 2. дэльтоід
ĉeĥe:
deltoid
ĉine:
1. 三角肌 [sānjiǎojī]
france:
1. deltoïde (muscle) 2. deltoïde (math.)
germane:
1. Deltamuskel 2. Deltoid, Drachenfigur
hebree:
דלתא
hispane:
1. deltoides
hungare:
1. deltaizom 2. deltoid, sárkányidom
itale:
1. deltoide (anat.) 2. deltoide (figura piana), aquilone (geom.)
japane:
三角筋 [さんかくきん]
katalune:
deltoide
latinece:
1. Musculus deltoideus
pole:
1. mięsień (naramienny) 2. deltoid
portugale:
1. deltóide, músculo deltóide 2. deltóide
ruse:
1. дельтовидная мышца 2. дельтоид
slovake:
deltový sval
ukraine:
дельтоподібний м’яз

administraj notoj