cunam/o, tsunam/o
cunamo, tsunamo


Maraj ondegoj, ĝis 50 m altaj, precipe tiuj estiĝantaj
sekve de marfunda sismo, erupcio aŭ ŝovo de la tektonaj
platoj, kaj kaŭzantaj grandajn detruojn en apudbordaj regionoj:
la katastrofan cunamon de la 26a de decembro 2004 kun minimume 170 000
mortintoj kaj milionoj da alimaniere trafitaj homoj en aro da landoj ĉirkaŭ
Hinda Oceano sekvis ondego da helpemo
[1];
la katastrofa cunamo kaŭzis tragedian damaĝon en la
pacifika marbordo
[2];
tsunamo[n] kaŭzis la submara tertremo pro la eksplodo de la kratero
[3].
Rim.:
La formo „tsunamo“ estas evitinda en Esperanto.
Rim.:
Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri (mara) ondego.
1.
Monato, Stefan Maul: Ondego da helpemo
2. Monato, Gotoo Hitosi: Frustriĝo de marĝena suferanto
3. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
2. Monato, Gotoo Hitosi: Frustriĝo de marĝena suferanto
3. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
- angle:
- tsunami
- beloruse:
- цунамі
- ĉeĥe:
- cunami, tsunami, tunami
- ĉine:
- 海啸 [hǎixiào]
- france:
- tsunami
- germane:
- Tsunami, Monsterwelle
- hebree:
- צןנמי, נחזול מים
- hungare:
- szökőár
- itale:
- maremoto
- japane:
- 津波 [つなみ]
- nederlande:
- tsunami, vloedgolf
- perse:
- آبلرزه، غریاله، سونامی
- pole:
- tsunami
- ruse:
- цунами
- slovake:
- cunami, tsunami
- ukraine:
- цунамі