*cirkuler/o UV
*cirkulero
- Komuna aviza letero dissendata al multaj personoj: li pretigis cirkuleron, anoncante ke la kunveno okazos en […] decembro [1]; la cirkulero de la profesoroj [2]; pri nova koresponda kurso atentigis la Ministerio de Nacia Edukado per oficiala cirkulero al la lernejoj [3]; cirkulera letero al ĉiuj esperantistoj [4]; cirkulero dissendita cele al restarigo de la LK havis malsukceson: el 102, nur 48 LK-anoj respondis [5]; mi sendis kaj ricevis centojn da retpoŝtaj leteroj, bultenoj kaj cirkuleroj de post 1992 [6]. informletero, novaĵleterobulteno, publika letero
1.
Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
4. Ernest Drezen: Zamenhof, Lingva unueco de esperantistoj
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
6. Claude Rouget: Internet ne (tiom) malbonas, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 15a

- angle:
- *circular (letter, notice)
- beloruse:
- цыркуляр
- bretone:
- kelc'hlizher
- ĉeĥe:
- cirkulář, oběžník
- france:
- *circulaire (avis)
- germane:
- *Cirkular, Zirkular, Rundbrief, Rundschreiben
- hebree:
- עלון
- hispane:
- circular
- hungare:
- körlevél
- itale:
- circolare (informativa)
- japane:
- 回状 [かいじょう], 回覧状 [かいらんじょう]
- katalune:
- circular
- nederlande:
- circulaire
- pole:
- *okólnik
- portugale:
- circular
- ruse:
- *циркуляр
- slovake:
- obežník
- ukraine:
- циркуляр