cercis/o

cerciso

BOT Genro de arboj kaj arbustoj el familio cesalpiniacoj (Cercis) kun guŝoj kaj korformaj folioj, el Eŭrazio kaj Nordameriko: antikve la familio Tian havis cercison [1].
1. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 94a, volumo 3a, p. 204a
ĉine:
紫荆 [zǐjīng]
france:
arbre de judée, gainier
germane:
Judasbaum
itale:
cercis (bot. - genere), albero di Giuda (cercis siliquastrum)
katalune:
arbre de l'amor
latinece:
Cercis
perse:
ارغوان
pole:
judaszowiec
ruse:
стручковый багряник, иудино дерево

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.