Burgundi/o PIV2 , Burgonj/o PVEF

Burgundio, Burgonjo

GEOG Regiono en la mezorienta parto de nuntempa Francujo, fondita kiel Burgundujo, regno de la antikva burgunda popolo, poste interalie preskaŭ sendependa duklando en la 15a jarcento, kaj provinco de Francujo: en la fama regiono Burgundio […] grupo da esperantistoj el kvar landoj partoprenis la unuan Printempan Migradon [1]; kimaro franca: […] vinservilo en Francio kaj Burgonjo en la 15. jc [2].
1. O. Buisson: Migri en Burgundio, La Ondo de Esperanto, 2014:7
2. A. Minell: Belarta Vortaro, 2012-2017
ĉeĥe:
Burgundsko
france:
Bourgogne
germane:
Burgund
itale:
Borgogna
pole:
Burgundia

administraj notoj