bur/o PIV

buro

1.
HIS Unu el la blankaj, ĉefe nederlandaj koloniistoj en Sud-Afriko, kiuj estis plejparte terkultivistoj, kaj kies respublikoj militis kun britaj kolonioj: por pruvo estas sufiĉa mencii la multajn koloniojn de Malantaŭa Hindio ĝis la buroj, kiujn popolojn liberigis mia patrio el la subpremo per la kosto de malfacilaj bataloj VaK ; liaj unuaj militistaj travivaĵoj, 1899-1901, estis en la milito inter la brita kolonia imperio kaj la sendependiĝemaj buroj [1]; la dua buro-milito [...] estis enorma homa kaj financa malŝparego [2].
2.
(komune) (malofte) Homo devenanta de la buroj; afrikanso: la afrikansa funkciis „pli blankule“ ol la angla, estante denaska lingvo de la buroj [3].
Rim.: En la afrikansa kaj la angla, uzado de „Boer“ pri la nuntempa popolo estas arĥaika. Krome, ne ĉiuj anoj de la afrikansa popolo efektive devenas de la historiaj buroj, do eblas argumenti, ke la vorto „buro“ ne estu plene sinonima kun afrikanso kaj afrikanero.
1. Gerrit Berveling: Tre bonvena verko, sed ..., Monato, 2015/10, p. 26
2. Philip S. Golub, trad. Vilhelmo Lutermano: Usono fronte al la traŭmato de imperio-finoDiversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007
3. István Ertl: La angla efikas naci-unuige, La Ondo de Esperanto, 2003, № 3
afrikanse:
Boer
angle:
Boer
cvane:
Leburu
france:
Boer
germane:
Bure
kose:
iBhulu
nederlande:
Boer
sote:
Leburu
svazie:
liBhunu
vendae:
Muvhuru
zulue:
iBhunu

administraj notoj