*7Bulonj/o
Bulonjo
- Bulonjo-ĉe-Maro: Havenurbo en la nordo de Francujo, kie okazis 1905 la unua Universala Kongreso de Esperanto: pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso [1]; la oficiala esenco de la esperantismo [...] estas esprimita en la Bulonja Deklaracio Homaranismo ; la mirinda sukceso de la Bulonja kongreso konvinkis la iniciatorojn de la homaranismo ke absoluta justeco egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla Homaranismo .
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
- beloruse:
- Булёнь-сюр-Мэр
- france:
- Boulogne-sur-Mer
- japane:
- ブーローニュ
- portugale:
- Bolonha-sobre-o-Mar, Boulogne-sur-Mer (cidade da França)
- ruse:
- Булонь-сюр-мер
- ukraine:
- Булонь