bule/o

buleo

KAT
Papa dekreto: la papo Leono la 13a proklamis al la mondo la aŭtentikecon de la restaĵoj de Sankta Jakobo per buleo [1]; la papo […] publikigis buleon, per kiu li plenrajtigis la ĉefepiskopon interveni kontraŭ la reformistoj, malpermesi al ili prediki kaj konfiski ĉiujn verkojn de Viklif [2]; Bonifacio 8a […] per la buleo „unam sanctam” pretendas ke ĉiu homa individuo devas sin submeti al la Roma Pontifiko [3].
Rim.: Ankaŭ matematikisto nomiĝas Buleo (Boole).
1. Rafaela Urueña: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24
2. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 19
3. Monato, Armando Zecchin: Ŝtato, eklezio kaj ideologia laikeco
angle:
papal bull
beloruse:
була (папскі ўказ)
bulgare:
була
ĉeĥe:
bula
france:
bulle (papale)
germane:
(päpstliche) Bulle
hispane:
bula
hungare:
bulla
itale:
bolla papale
japane:
大勅書 [だい勅書]
nederlande:
bul
pole:
bulla
ruse:
булла
slovake:
bula, pápežský dekrét
ukraine:
булла (папська)

administraj notoj