brioĉ/o PIV2

brioĉo

KUI Manĝaĵo kiu situas inter pano kaj kuko. La pasto, el tritika blanka faruno kun gisto, similas al tiu de pano sed estas pli nutra kaj dolĉa pro aldono de ovoj, butero, sukero kaj iom da lakto. Oni bakas ĝin post ŝveliĝoj kaj ofte brioĉo estas manĝata kun kafo aŭ kun teo Kaj jen la rezulto, mi faris belan francan brioĉon kiu ne restos longe en la kuirejo... [1].
Rim.: la francdevena vorto brioĉo internaciiĝis kaj pro tio troveblas diversaj brioĉaj variantoj. [Mireille Corobu].
beloruse:
брыёш
france:
brioche
hebree:
עוגת שמרים
ukraine:
бріош

administraj notoj