*briliant/o UV
*brilianto VdE

Juvele facetita
diamanto:
ŝi havis sur la kapo grandegan oran kronon, ornamitan per
briliantoj kaj karbunkoloj
[1];
[ŝiaj] manoj, […] interplektitaj sur la atlasa
tuniko de la vesto, brilis per granda brilianto de unu sola, sed
tre multekosta ringo
Marta
;
ŝiaj pupiloj, kiuj malrapide vagis sur la ĉirkaŭantaj objektoj,
en tiu momento similis grandan brilianton, […] helaj
ĉielarkaj koloroj briletadis en ili kiel en glaciaj kristaloj
poluritaj de frosto
Marta
;
La brilianto havas multajn facetojn: ĉiu faceto kontribuas al
la blindiga beleco de la ŝtono
[2];
ŝi prodonos siajn briliantojn, por armi ekspedicion
FK
;
Kunz elmetis diamantojn por la daŭro de pli aŭ
malpli granda tempo al la efikado de la radioj de la suno,
post kio la briliantoj lumis en mallumo kun pli aŭ malpli granda
forto FK
.
1.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
2. I. Lapenna: Retoriko, Ĉap. 13ª.
2. I. Lapenna: Retoriko, Ĉap. 13ª.
- angle:
- brilliant (fine-cut gem)
- beloruse:
- брыльянт
- ĉeĥe:
- briliant
- ĉine:
- 鑽 [zuān], 鑽石 [zuànshí]
- france:
- brillant (diamant)
- germane:
- Brillant
- hebree:
- מַברִיק
- hispane:
- brillante
- hungare:
- briliáns
- japane:
- ブリリアントカット
- perse:
- برلیان
- pole:
- brylant
- portugale:
- brilhante
- ruse:
- бриллиант, брильянт
- slovake:
- briliant
- ukraine:
- діамант
brilianta
- 1.

Rilata al briliantoj; entenanta brilianto(j)n:
Kaj ekfulmis sur la fingro
Lia brilianta ringo
[3].
- 2.
- (figure) Belega, karega, eminenta, valorega: (figure) Ho, bela ĉarma, ora, brilianta sinjorino Karonjo, kompatu min! Marta .
3.
K. Kalocsay: Lingvo, stilo, formo.
- beloruse:
- брыльянтавы, брыльяньцісты
- pole:
- brylantowy
- ruse:
- 1. бриллиантовый, брильянтовый 2. драгоценный (перен.), алмазный (перен.), брильянтовый (перен.)