borag/o
borago

- Genro el familio boragacoj (Borago); la specio ordinara borago kun bluaj floroj kaj haraj folioj estas uzata por spici salatojn kaj legomojn: al la frankfurta verda saŭco tradicie apartenas almenaŭ sep herboj: borago, cerefolio, kreso, petroselo, pimpinelo, okzalo kaj ŝenoprazo [1]; oficina borago estas unujara planto, kiu atingas altecon de 75 cm, ĝiaj folioj havas guston de kukumo, en printempo kaj somero aperas purpurbluaj steloformaj floroj [2].

floro de ordinara borago

ordinara borago
- angle:
- borage
- beloruse:
- агурочнік
- bulgare:
- пореч
- france:
- bourrache
- germane:
- Borretsch
- hungare:
- ordinara ~o: kerti borágó. borágó
- katalune:
- borratja, borraina
- latinece:
- ordinara ~o: Borago officinalis. Borago
- nederlande:
- ordinara ~o: komkommerkruid. bernagie
- pole:
- ogórecznik
- ruse:
- бурачник
- ukraine:
- огірочник