benzodiazepin/o PIV2

benzodiazepino

KEMMED Iu el klaso de ĥemiaĵoj influantaj nervotransigilojn, uzataj kontraŭ angoro, maldormemo, konvulsio...: benzodiazepinoj konsistas el aromata, sesmembra benzena ringo, kaj sep-membra, "ne-saturita" ringo, kiu enhavas du atomojn de azoto [1]; la substanco ... estos derivita de benzodiazepinoj, ĥemiaĵoj similaj al diazepamo, drogo komerce konata laŭ sia varnomo „valium“ [2].
1. Vikipedio, Benzodiazepinoj, 2010-01-20
2. Simono: Radio Verda, RV158, 2010-01-27
angle:
benzodiazepine
beloruse:
бэнзадыазэпін
bulgare:
бензодиазепин
france:
benzodiazépine
germane:
Benzodiazepin
itale:
benzodiazepina
perse:
بنزودیازپین
pole:
benzodiazepin

administraj notoj