Beneluks/o PIV2
Benelukso
- 1.
- Politik-ekonomia unio de Belgujo, Nederlando kaj Luksemburgo, fondita en 1944; Beneluksa Unio: Rail Baltica estas parto de la internacia transporta koridoro North Sea-Baltic, kiu kunligos la landojn de Benelukso, Germanion, Pollandon kaj Litovion [1].
- 2.
- Belgujo, Nederlando kaj Luksemburgo kune kiel geografia, ekonomia aŭ kultura regiono: jam rapide oni konstatis, ke ne indas krei Belgan Esperanto-Junularon pro la federacia politika situacio, kaj ke la plej bona solvo estus unu junulara asocio por la tuta Benelukso [2].
Rim.:
Benelukso estas kunmetaĵo de komencaj partoj de la landnomoj
Belgujo, Nederlando kaj Luksemburgo.
1.
LAST: Litovio relas al Eŭropo, Monato, 2015/12, p. 14
2. Rogier Huurman: La junulara movado en Benelukso, Kontakto
2. Rogier Huurman: La junulara movado en Benelukso, Kontakto
- angle:
- Benelux
- beloruse:
- Бэнілюкс
- ĉine:
- 1. 比荷卢三国关税同盟 [bǐhélúsānguóguānshuìtóngméng]
- france:
- Benelux
- germane:
- Benelux
- hebree:
- בנלוקס
- japane:
- ベネルクス
- nederlande:
- Benelux
- okcidentfrise:
- Benelúks
- pole:
- Beneluks
- ukraine:
- Бенілюкс
beneluksa
- Rilatanta al Benelukso aŭ ĝia regiono: li estis ambasadoro de Litovio en la beneluksaj landoj [3]; inter 1951 kaj 1963 el la dek unu Beneluksaj Esperanto-Kongresoj kvin okazis en belgaj urboj [4].
3.
Povilas Jegorovas: Intervjuo kun Povilas
Jegorovas, Esperanto, 2018-07
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, 4a parto, ĉapitro 15, sekcio 15.2.4
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, 4a parto, ĉapitro 15, sekcio 15.2.4
- beloruse:
- бэнілюксаўскі
- pole:
- beneluksowy