Bazel/o
Bazelo

Svisa urbo
situanta ambaŭflanke de la Rejno
ĉe la limo de Svislando
kun Germanujo kaj Francujo; samnoma kantono:
la konvencio de Bazelo, kiu ekestis en 1989 […],
havis kiel ĉefan
celon eviti, ke la landoj de la tria mondo iĝu la amasrubejo de
toksaj
forĵetaĵoj de la riĉa nordo
[1];
Serveto en 1531 publikigis sian konvinkon en la verko
[…] „Eraroj en
la doktrino pri la Triunuo”, kiun en Bazelo la urbestraro
grandkvante igis
neniigi
[2];
nur en kvar el la 26 kantonoj la voĉdonantoj malakceptis la
proponon: Bazelo,
Ĝenevo, Vaŭdo kaj Neŭŝatelo
[3].
1.
Monato, Paŭl Peeraerts: Pli kaj pli da rubo al la tria
mondo
2. Monato, Gerrit Berveling: Mikaelo Serveto (1511-1553) 500-jara
3. Monato, Daniel Schoeni Bartoli: Granda anonima letero
2. Monato, Gerrit Berveling: Mikaelo Serveto (1511-1553) 500-jara
3. Monato, Daniel Schoeni Bartoli: Granda anonima letero
- beloruse:
- Базэль
- france:
- Bâle
- germane:
- Basel
- hebree:
- באזל
- japane:
- バーゼル
- pole:
- Bazylea
- ukraine:
- Базель