baŝlik/o JED
baŝliko
Longa tuko pendanta ĉe la dorso,
surtirebla por servi kiel kapvesto,
uzata de kaŭkazaj nacioj:
se facila venteto okaze ne flirtigus la randaĵon de lia
baŝlikosimila kapovesto, oni pensus, ke ĝi estas senviva statuo
[1];
li klare vidis ... la elegantan oran kvasteton, kiu
balanciĝis malantaŭe sur la ekstremaĵo de ŝia baŝliko
[2].
- beloruse:
- башлык
- france:
- bachelick, bachlick, bachlyk
- hungare:
- baslik
- pole:
- baszłyk
- ruse:
- башлык
- ukraine:
- башлик