baŝibozuk/o NePiv
baŝibozuko
-
Iu el la rajdosoldatoj, kiujn dungadis la armeo de la
osmanida regno, famaj pro sendisciplineco kaj sovaĝeco:
(figure)
el la veturileto elrampis maljuna
dika sinjorineto, apogis la manojn je la koksoj kaj eksputis je
la juna Lotrando: „Ci antikristo, ci arkilatrono ...
ci baŝibozuko ... kion ci aŭdacas, tiel ataki
honestajn kaj bonkondutajn homojn?“
[1];
(figure)
ne plu temas pri kleriĝo, sed pri metilernado,
kiu ne estas privilegio, sed socia devigo sub
baŝibozuka kontrolado
[2].
1.
K. Čapek, trad. J. Vondroušek:
Naŭ fabeloj, [2002?]2.
E. de Zilah: Vivi sur barko, 1994
- beloruse:
- башыбузук
- bulgare:
- башибозук
- france:
- bachibouzouk
- germane:
- Baschi-Bosuk
- hungare:
- basibozuk