Bakĥ/o PIV1 , Bakk/o PIV1 , Bakus/o PVEF

Bakĥo, Bakko, Bakuso

MIT Alnomo de Dionizo, helena dio de vino: antaŭ la altaro de Bakĥo ĉiuj estis egalaj [1]; cibelpastroj […] komencis kun siriaj knabinoj, ĉe akompano de citroj, flutoj, cimbaloj kaj tamburiletoj bakĥan dancon, plenan de savaĝaj krioj kaj de pli sovaĝa ankoraŭ malĉasto [2]; Lorenzo de' Medici estas fama, kiel poeto, pro karnavala poeziaĵo, konata per la titolo „Triumfo de Bakko kaj Ariana“ [3]; sur unu flanko estas skulptita bildo de knabo, kun pokalo en la mano, rajdanta vinbarelon por simboligi Bakuson [4]. VD:bakanalo1
1. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro 7a
3. A. De Salvo: Lorenzo de' Medici, Esperanto-vivo, 2019-04-08
4. L. Wendell: Esperanto Hejmo, Amerika Esperantisto, 1929-01 ĝis 03
angle:
Bacchus
beloruse:
Бахус
france:
Bacchus
germane:
Bacchus
japane:
バッコス, バッカス
latine:
Bacchus
malnovgreke:
Βάκχος

bakĥantino

REL Anino de la ekstaza bakĥa kulto: la bakĥantinoj […] ekĉirkaŭis lin tuj per freneza rondo [5].
beloruse:
бакханка
germane:
Bacchantin, Mänade

administraj notoj