*7arĥaism/o, 8arkaism/o

arĥaismo, arkaismo

1.
LIN Vorto aŭ esprimo, kiu ne plu estas kutima en la nuntempa lingvo: kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo [1]; sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj [2]; la evoluado de la lingvo fariĝos […] per la senrompa vojo de neologismoj kaj arĥaismoj [3]; kvankam ĉe li renkontiĝas arĥaismoj, lia lingvaĵo estas klara kaj bela ankaŭ hodiaŭ [4]; la mislingvaĵoj eĥas arkaismojn kaj erarojn en la fontotekstoj [5]. ANT:neologismo
Rim. 1: Ekzemploj de arĥaismoj pro la evoluo de Esperanto estas: 1°) uzo de ĥ, kiam temas pri samsignifa vorto: "Ĥinujo" anstataŭ "Ĉinujo"; 2°) radikoj, kiujn uzo mallongigis: "kinematografo" anstataŭ "kino", "aŭtomobilo" anstataŭ "aŭto", "metropoliteno" anstataŭ "metroo"; 3°) malnovaj signifoj por aktualaj radikoj: "hararo" signifante "peruko"; 4°) praaj formoj anstataŭ sukcesaj neologismoj: "vagonaro" anstataŭ "trajno", "pafilego" anstataŭ "kanono"; 5°) malsukcesintaj variaĵoj de iuj vortoj: "konkiri" (en la Kabe-vortaro de 1911) aŭ "konkveri" anstataŭ hodiaŭa "konkeri"; 6°) anstataŭigo de la substantiva akuzativo por indiki la direkton: "vojaĝi Parizon" (Zamenhofa) anstataŭ "vojaĝi al Parizo" aŭ "vojaĝi Parizen".
Rim. 2: Multe pli ofte tamen okazas, ke ne la vortoj, sed la objektoj, institucioj aŭ konceptoj, kiujn la vortoj priskribas, malmoderniĝas kaj nur plu estas uzataj en historia kunteksto. En tiaj okazoj ne temas pri arĥaismoj en strikta senco, ĉar interalie ili ankoraŭ estas uzataj por priskribi tiujn pasintecajn realaĵojn. Ekzemploj estas: 1°) historiaj vestaĵoj kaj ĉekorpaj objektoj: mufo, gamaŝo, tuniko, monoklo, ktp.; 2°) historiaj veturiloj (ekzemple ĉevaltirataj): bugo, kaleŝo, fiakro, landaŭo, ktp.; 3°) historiaj nomoj de landoj, regionoj aŭ urboj: Rodezio (Zimbabvo), Persio (Irano), ktp.; 4°) historiaj juroj kaj ŝtataj instancoj: Sankta Romia Imperio, Germana Regno, ktp.; 5°) multaj aliaj kategorioj de historiaj nocioj eksmodiĝintaj.
2.
Intenca imitado de malnova maniero aŭ stilo: resenditajn al formo de arkaismo kaj malmoderneco [6]; se iam, por ia aparta efekto, tradukisto (aŭ eĉ originala verkisto) bezonus doni la impreson de arĥaismo, ĉu ne estus dezirinde, ke li helpu al si per tiu malnova dialekto de Esperanto [7].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
4. Boris Kolker: Senmorta Puŝkin (Aleksandr Puŝkin, 200 jaroj, elektitaj verkoj), Monato, 2001/01, p. 32
5. Jens S. Larsen: Posedenda libraĉo, Monato, 2009/03, p. 23
6. Rémi Lefebvre: Ĉu la historio orientiĝas dekstren?
7. Garvan Makaj': Geraldo Mattos kaj Sutte Allá, Monato, 2014/12, p. 22
angle:
archaisme
beloruse:
архаізм
bulgare:
архаизъм
ĉine:
1. 之乎者也 [zhīhūzhěyě] 2. 之乎者也 [zhīhūzhěyě], 古語 [gǔyǔ], 古语 [gǔyǔ]
france:
archaïsme
germane:
Archaismus
hebree:
ארכיזם
hungare:
archaizmus
japane:
古語 [こご], 古風な表現 [こふうなひょうげん], 擬古主義 [ぎこしゅぎ]
katalune:
arcaisme
nederlande:
archaisme
pole:
archaizm
portugale:
arcaísmo
rumane:
arhaism
ruse:
архаизм
ukraine:
архаїзм

administraj notoj