apsid/o JED
apsido
- 1.
Duonronda funda parto de konstruaĵo (precipe de ortodoksa aŭ
katolika preĝejo, kie ĝi entenas altaron), kovrita de
duonvolbo:
fine de la 11ª jarcento pretiĝis la subpreĝejo kaj la
trinava preĝejo kun tri apsidoj kaj sen transepto
[1];
norda apsido kaj orienta kripto de sanktaj Kosmo kaj Damiano
[2];
apsido, farita en romana stilo
[3];
inter 1419 kaj 1425 ekestis konstruaĵo, kun ĉ. 30 metrojn longa, rektangula navo, apsido kaj turo
[4].
- 2.
Tiuj punktoj de la orbito de objekto, ĉe kiuj tiu
estas plej proksima aŭ plej malproksima de
la ĉirkaŭata objekto:
fora apsido, proksima apsido;
ĉiuj apud-teraj objektoj havas apsidan distancon de malpli ol 1,3 astronomiaj
unuoj
[5].
afelio,
perihelio,
apogeo,
perigeo
- angle:
- apsis, apse
- beloruse:
- 1. абсыда 2. апсыда
- ĉeĥe:
- apsidy
- france:
- 1. abside 2. apside
- germane:
- Apside 1. Apsis, Altarraum
- hebree:
- מרחק כוכב לכת המשמש
- hispane:
- 1. ábside 2. ápside
- hungare:
- 1. apszis 2. apszispont
- japane:
- 軌道極点 [きどうきょくてん]
- katalune:
- 1. absis, àbsida 2. àpside
- pole:
- 1. apsyda, absyda 2. apsyda
- portugale:
- 1. ábside 2. apside
- ruse:
- апсида
- slovake:
- apsida, spoločný názov pre bod odslnia al. príslnia
- ukraine:
- апсида
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.