antisimetri/a
antisimetria
↝
[1]
-
Malsimetria:
la unua termo nulas [pro] fermiteco de ω, la dua
[pro] antisimetrio de ω
[2];
nerigora ordo < super elementoj de aro A
estas transita rilato refleksiva kaj antisimetria
[3].
Rim.:
Tiu termino estas vera bedaŭrindaĵo, kiun kreis
la mallerta difino de malsimetria
en [4], postulante,
ke la komunaĵo de la rilato kun ĝia inverso estu malplena,
alidire, ke la rilato estu ankaŭ
malrefleksiva.
Tiun difinon sekvas MatVort
,
[5], kaj eĉ
KompLeks
, kio devigas ilin
enkonduki la neologismon „antisimetria“ (kaj ĝian novan
radikon) por la nocio pli utila, kiun ni nomas „malsimetria“.
Ni preferis sekvi PIV2
, kiu ĉi-okaze
rompis la tradicion de sia antaŭulo, ĉar ni konsentas,
ke la ĉefa nocio devas esti „malsimetria“, kiun oni
eventuale precizigu („strikte malsimetria“ aŭ
„malrefleksiva kaj malsimetria“) por atingi la sencon
prezentitan en PIV1
.
- angle:
- antisymmetric
- beloruse:
- антысымэтрычны
- france:
- antisymétrique
- germane:
- antisymmetrisch
- hebree:
- אנטי-סימטריה
- pole:
- (relacja) antysymetryczna
- ruse:
- антисимметричный