anemi/o PVEF
anemio
Manko de hemoglobino (kutime pro tro malmultaj ruĝaj sangoĉeloj)
en la sango:
dum gravedeco ĉe ŝi okazis anemio, kiun forigi helpis nek
tablojdoj, nek injektado de feraj preparaĵoj
[1];
la simptomoj [de celiakio] povas multe
varii, […] inter la plej kutimaj estas ventrodoloro, lakso,
maldikiĝo, anemio, muskolaj kaj ostaj doloroj, psikaj problemoj
[2];
en tiun grupon de [prionaj] infektoj oni enigis la infektan anemion
de ĉevaloj
[3];
revidante ruinigita de l’ anemio la junulinon, kiun, antaŭ unu monato, ŝi lasis
brilanta de forto kaj de juneco, la markizino ne povis deteni siajn larmegojn
[4].
Rim.:
Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri manko de ruĝaj ĉeloj.
1.
N. Stepanov: Debato/Vegetarismo – ĉu granda mispaŝo aŭ
saĝa konduto?, Monato, 1995:7, p. 18a
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
3. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksesa
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
3. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksesa
- angle:
- anemia
- beloruse:
- анэмія
- ĉeĥe:
- chudokrevnost
- ĉine:
- 貧血 [pínxiě], 贫血 [pínxiě], 貧血症 [pínxuèzhèng], 贫血症 [pínxuèzhèng]
- france:
- anémie
- germane:
- Anämie, Blutarmut, Bleichsucht
- hebree:
- אֲנֶמִיָה
- hispane:
- anemia
- japane:
- 貧血 [ひんけつ], 貧血症 [ひんけつしょう]
- nederlande:
- anemie
- pole:
- anemia
- rumane:
- anemie
- ruse:
- малокровие, анемия
- slovake:
- anémia, málokrvnosť, nedostatok červených krviniek
- ukraine:
- анемія, недокрів’я