androgin/o

androgino  

BIO Ambaŭseksulo: en pluraj plantoj la androgineco estas normala [1]; bela androgino eniras milicon de samurajoj […] [2]; mi ĉesas esti nur viro, en mi vekiĝas antikva androgino [3]. SIN:hermafrodito
1. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „androgino“, 1996-05-12
2. Vikipedio, Gohatto
3. Hamstro: Toreadoro, 2003-05-27
ĉeĥe:
androgyn, hermafrodit
france:
androgyne (subst.)
slovake:
androgyn

androgina  

BIO Ambaŭseksa1: androgina aŭ hermafrodita estas planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo duseksajn florojn aŭ florojn de ambaŭ seksoj [4].
angle:
androgynous
ĉeĥe:
androgynický
france:
androgyne (adj.)
germane:
zweigeschlechtig, androgyn, zwittrig
hebree:
אַנדרוֹגִינִי
hispane:
andrógino
hungare:
kétivarú, hímnős
nederlande:
tweeslachtig
ruse:
двуполый, обоеполый
slovake:
androgynický, obojpohlavný

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.