ament/o PIV1

amento

BOT Infloresko, ordinare pendanta spiko aŭ grapolo de masklaj neokulfrapaj floroj, defalanta entute post elĵeto de la poleno: amento de avelujo, poplo, saliko, alno, juglandujo; amento pendas de roskovritaj tigoj birdoj kantadas [1]; la engluto de amento de la salika branĉeto dum la tuta jaro estis forigonta gorĝomalsanojn [2].

amentoj de avelujo
CC BY-SA 4.0  [3]
angle:
 amentum, catkin
beloruse:
 коцік (суквецьце), каташок
ĉeĥe:
 jehněda, kočička
france:
 chaton (botanique)
germane:
 Kätzchen
hungare:
 barka
nederlande:
 katje
pole:
 kotka (np. na gałązce wierzby), kocianka, bazia
ruse:
 серёжка (соцветие)
slovake:
 jahňada
svede:
 hänge
ukraine:
 сережка, котик

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.